Malmultaj ciferecaj detektivoj atentas la uzokutimojn de la sociaj retejoj, kiuj povas riveli profundajn dezirojn, animstatojn, ktp. La algoritmo de la sociaj Legu plu el Kiel esplori homojn per sociaj retejoj
Kial kelkaj URL-j finiĝas per suprenstreko?
Eble vi trovis URL-jn, kiuj finiĝas per suprenstreko (kiel https://freakspot.net/eo/ aŭ /, servila dosieruja radiko), kaj aliajn, kiuj ne finiĝas per suprenstreko (kiel ĉi tiu : https://www.gnu.org/gnu/gnu.html). Kio estas la diferenco? Ĉu gravas?
URL estas esence adreso al
afero. La URL-j ne nur aludas retejojn, sed ankaŭ aliajn specojn de
aferoj. Kelkaj ekzemploj de URL-skemoj estas http
, https
, ftp
,
telnet
, data
kaj mailto
. En ĉi tiu artikolo mi parolas pri
retejoj, kiuj uzas la http
- aŭ la https
-skemon.
URL-adresoj, kiuj finiĝas per suprenstreko, referencas dosierujon;
tiuj, kiuj ne, referencas dosieron. Kiam vi klakas la ligilon
https://freakspot.net/eo, la servilo rimarkas, ke la bezonata adreso
ne estas dosiero, kaj iras al https://freakspot.net/eo/. Ĉi tie ĝi
trovas ĉefan dosieron nomitan index.html
aŭ index kun alia finaĵo
kaj montras ĝian enhavon.
Sekve la ŝarĝo de retejo estas pli rapida, kiam ni uzas ligilojn al ĉefaj retejoj, kiuj finiĝas per suprenstrekoj (ekzemple /) aŭ kiam ni ligas al la dosiernomo (ekzemple https://freakspot.net/eo/arba-strukturo-per-CSS-kaj-HTML/index.html).
Kiel krei plurlingvan retejon per Pelican
Pelican estas tre agordebla kreilo de retejoj programita per Python. Ĉi tiu retejo estas farita per Pelican kaj disponeblas en kelkaj lingvoj Legu plu el Kiel krei plurlingvan retejon per Pelican
Transsalti pagmurojn de ĵurnaloj
Multaj ĵurnaloj montras pagmurojn, kiuj malhelpas, ke ni vidu la tutan enhavon de la artikoloj. Ekzistas tamen kelkaj ruzoj por eviti ilin.
Utila kromaĵo por la retumilo, kiu ebligas al ni salti tiujn pagmurojn, estas Bypass Paywalls Clean. Ĉi tiu kromaĵo funkcias en popularaj retejoj kaj oni povas facile aldoni aliajn. Kiel ĝi funkcias? Simple la kromaĵo uzas ruzojn kiel malaktivigi la Ĝavoskripton, malaktivigi la kuketojn aŭ ŝanĝi la nomon de klienta aplikaĵo (angle user agent) al tiu de konita ret-araneo (kiel Googlebot).
Ne necesas instali la antaŭan kromaĵon, se vi ne volas. Legu plu por detale scii la ruzojn, kiujn oni povas uzi por eviti plejparton de la pagmuroj.
Legu plu el Transsalti pagmurojn de ĵurnalojLiberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio
Ĉu malfacilas klarigi la avantaĝojn de liberaj programoj al homoj, kiuj ne komprenas pri komputiloj? Same kiel oni ne devas esti ĵurnalisto por kompreni la profitojn de la gazetarlibereco, oni ne devas esti programisto por kompreni la profitojn de la liberaj programoj.
Legu plu el Liberaj programoj estas pli bonaj ol alkemio