Telegramo ne utilas por anonima komunikado

Telegramo donas al kelkaj homoj falsan senson de privateco, kiu neniel baziĝas sur la realo. Tio ĉefe okazas pro ĝia trompa reklamado: Telegram diras, ke ĝi estas libera programo kaj tujvoje ĉifrita. Eĉ se tiuj mensogaj asertoj estus tute veraj, la populara mesaĝilo havas aliajn gravajn problemojn, kiuj endanĝerigas vian privatecon.

Ne ĉifrita, proprieta, centra: privateca premsonĝo

Nur la fontkodo de la Telegrama aplikaĵo estas libera, sed tiu kodo estas senutila sen internaj proprietaj programoj kaj infrastrukturo. Tiuj centraj komponantoj estas kontrolataj de sola firmao, kiu povas esti devigita plenumi postulojn de aŭtoritatoj. En Aŭgusto de 2024, la Telegrama ĉefo estis arestita de la francaj aŭtoritatoj, kiuj postulis informojn pri Telegramaj uzantoj. Li cedis, montrante al la mondo, ke viaj privataj interparoloj, telefonnumero, IP-adreso, bildoj, ktp. ne sekuras.

Telegramo estas financata per abonoj kaj reklamoj. Kiu povas certigi al vi, ke en la estonteco ili ne pliigos siajn enspezofontojn ofertante al vi reklamojn bazitajn sur aferoj, kiujn vi sendas kaj ricevas, aŭ trejnante AI?

Kio malhelpas al Telegramaj dungitoj, kodrompistoj aŭ registaraj spionoj legi viajn mesaĝojn. Nenio. La mesaĝoj en Telegramo ne estas implicite ĉifritaj, do uzantoj estas neŝirmitaj. Kompreneble, ili povus komenci «sekretan babilejon», sed tiu funkcio ne disponeblas nek en la reta nek en la labortabla versio, kaj ĝi certe suspektigus vin pro tio, ke vi forlasis la gregon (laŭvola privateco ne sufiĉe bonas).

Ili sekvos vin

Forgesu esti anonima en Telegramo. Antaŭ ol eĉ povi komenci babiladon, vi devas provizi telefonnumeron, kiu povas esti facile ligita al via vera identeco. Kiel solvo, vi povus uzi portempan SIM-karton, forĵeti ĝin kaj uzi Telegramon en la komputilo. Sed kion fari se vi volas uzi ĝin en poŝtelefono? Vi devus havi sufiĉe da teknikaj scioj por instali privatecrespekteman poŝtelefonan operaciumon kaj eviti la spuradon de telefonaj retoj.

Unu maniero protekti vian identecon estas pagi por fora SMS-konfirmo per Monero (SMSpool ofertas tian servon) kaj uzi Telegramon en libera operaciumo. Se vi timas, ke Telegramo denove petos al vi konfirmon kaj vi volas daŭre uzi la saman konton, vi povas aĉeti aŭ longatempe lui telefonnumeron, kiu ne rilatas al via identeco.

Resume, privatece uzi Telegramon tro komplikas, do ĝi ne estas rekomendinda programo por tiuj celoj. Se iu invitas vin uzi Telegramon por paroli pri aferoj, kiuj devas resti privataj, ne faru tion. Proponu fari tion persone aŭ uzi liberan, malcentran kaj anoniman alternativon (kiel SimpleX, Delta ChatBriar).

Kial elekti la Tor-reton por gastigi vian retejon?

La Tor-reto ne nur provizas privatecon, sed ankaŭ malpliigas la kostojn kaj igas vian retejon pli rezista al la cenzuro. Kiel?

En la Interreto vi devas pagi domajnon. Tiu domajno povas facile esti cenzurita de aŭtoritatoj, se ili konsideras, ke vi faras ion kontraŭleĝan, aŭ se vi estas en lando sen gazetarlibereco. Kontraue, en la Tor-reto vi ne devas pagi centran aŭtoritaton por atribui IP-adreson al Legu plu el Kial elekti la Tor-reton por gastigi vian retejon?

Ĉesu uzi Reddit

Miloj da Reddit-komunumoj morgaŭ ĉesos esti alireblaj por protesti kontraŭ la decido pagigi milionojn da dolaroj al programoj, kiuj uzas la API. Pro tiu politiko multaj programoj ne plu funkcios.

Tamen, kvankam iuj homoj rekomendas, ke oni ĉesu uzi Reddit, la protesto daŭros nur du tagojn. La problemo de portempa bojkoto estas, ke ĝi sendas jenan mesaĝon al la proprietuloj: multaj homoj koleras, sed post du tagoj revenos kaj ni daŭre gajnos monon. Reddit ĉesis esti libera programo antaŭ jaroj kaj ne ĉesos cenzuri informojn, kiujn ili ne ŝatas.

Mi subtenas la bojkoton al Reddit, sed mi pensas, ke ĝi ne devus daŭri nur du tagojn; ĝi devus esti porĉiama. Ekzistas kelkaj programoj similaj al Reddit, kiuj estas liberaj kaj kiuj respektas la privatecon de siaj uzantoj: Lemmy, /kbin, Postmill, Lobsters, Tildes...

Lemmy kaj /kbin, malkiel Reddit, estas liberaj kaj federaciitaj, do la administrantoj de nodo ne povas cenzuri informojn de nodoj, kiujn ili ne regas, aŭ trudi ion al ili; ĉiu nodo havas sian politikon.

YouTube minacas la disvolvistojn de Invidious

La disvolvistoj de Invidious ricevis retmesaĝon el YouTube, kiu petas, ke ili ne plu havigu la programon. Laŭ la jura teamo de YouTube, ili estus malobservantaj la uzkondiĉoj de la API de YouTube, kio ne eblas, ĉar Invidious ne uzas la API de YouTube.

Ili ankaŭ diras, ke Invidious «estas havigata en invidious.io», kio ankaŭ ne veras, ĉar tiu retejo ne gastigas neniun version de Invidious. Nuntempe estas 40 retejoj, kiuj gastigas publikajn versiojn de Invidious, sur kiuj la Invidious-skipo neniun regpovon havas, ĉar Invidious uzas la liberan permesilon AGPL. Eĉ se Invidious estu kontraŭleĝa en Usono, estas versioj gastigitaj en la Tor-reto, en la I2P-reto kaj en multaj landoj, kio igas, ke efektive ne eblu malaperigi Invidious. Krome, ĝia kodo troviĝas en kelkaj platformoj por disvolvistoj kaj en multege da komputiloj.

Invidious akceptis nek la kondiĉojn de uzado de la YouTube-API nek tiujn de YouTube. YouTube ebligas la aliron al la enhavo gastigita en siaj serviloj per la HTTP-protokolo, do Invidious neniel ciferece krimis; ĝi simple defendas la rajton al la privateco kaj libereco.

Google (la firmao, kiu regas YouTube-n), aliflanke, ne respektas la privatecon, cenzuras, postulas uzi proprietajn programojn, ekspluatas la uzantojn kaj ege damaĝas la naturon (por citi nur kelkajn ekzemplojn). Pro tio estas homoj, kiuj opinias, ke Google devas esti detruita.

Bonŝance, eĉ se Invidious malaperas, ekzistas aliaj liberaj projektoj kiel Piped, NewPipe kaj youtube-dl. Ĉu Google ankaŭ minacos la disvolvistojn de tiuj projektoj kaj iliajn milionojn da uzantoj?

Ni ĉesigu la ciferecan koloniismon

Ni estas koloniitaj. La plej grandaj teknologiaj firmaoj, kun la kompliceco de Usono, kontrolas la ciferecan mondon. La plejmulto de komputiloj (tiuj kiuj uzas AMD- aŭ Intel-procesorojn) povas esti spionataj kaj fore kontrolitaj danke al universala kaŝenirejo1, pere de la jura subteno de la USA PATRIOT Act2. Ni ankaŭ estas spionataj per poŝtelefonoj3, gvatantaj filmiloj, per la banka sistemo, ktp.

Ni estas la malamikoj

WikiLeaks4 kaj Edward Snowden5 montris al la mondo la gvatadon kaj aliajn abomenaĵojn faritajn, precipe per la publikigo de konfidencaj dokumentoj. La kreinto de WikiLeaks estas en malliberejo pro sia raportado pri la situacio kaj Snowden estas ekzilita en Rusio. Sed vi ne devas krimi por esti malliberigita aŭ persekutata, kiel bone scias la programisto de liberaj programoj kaj defendanto de la privateco Ola Bini6.

Se vi nun legas ĉi tiun artikolon, la (usona) Nacia Sekureca Agentejo probable konsideras vin kiel ekstremisto, same kiel okazis al la legintoj de Linux Journal7. Bonŝance estas pli GNU/Linuksaj ekstremistoj hodiaŭ. Firmaoj kiel Microsoft kutimis diri, ke GNU/Linukso estis kancero8; nun ili «amas Linukson»9. Liberaj programoj kaj privateco gajnis popularecon kaj adeptojn, sed la plejmulto de la problemoj antaŭe menciitaj ankoraŭ ekzistas.

Malkoloniigo

Kvankam la plejmulto de la homoj vivas koloniitaj fare de proprietaj kaj spionadaj teknologioj, estas liberaj alternativoj, kiuj lasas al ni havi pli da privatecon kaj kontrolon; estas projektoj de liberaj aparataroj kaj liberaj programoj, kiuj donas al ni la liberecojn, kiujn la grandaj firmaoj kaj registaroj rifuzas al ni.

Se ni volas akiri pli da privateco kaj libereco, ni ankaŭ devas ĉesigi firmaojn kiel Google, Meta, Apple kaj Microsoft, kiuj neniel defendas la privatecon kaj liberajn programojn. Por fari tion ni devas anstataŭigi iliajn spionajn kaj proprietajn programojn per liberaj kaj malcentraj alternativoj. Ni ankaŭ devas subteni projektoj de liberaj aparataroj.

Tamen la sistemo estas kontraŭ ni. En la plejmulto de la landoj oni uzas la monon akiritan per impostoj por pagi permesilojn de spionaj programoj kaj krei ciferecan kvatadan sistemon. Maniero batali kontraŭ tio estas pagi kiel eble malplej impostoj (pagante per kontanta mono kaj uzante anonimajn ĉifrovalutojn kiel Monero10, ekzemple) kaj denunci la problemon.

La Roma Imperio ne disfalis en du tagoj. Nek la ĉinia nek la usona cifereca imperio faros tion. Ni havas la povon krei kaj instigi liberigajn elektojn.


  1. The Hated One (7-a de aprilo de 2019). How Intel wants to backdoor every computer in the world | Intel Management Engine explained. https://inv.zzls.xyz/watch?v=Lr-9aCMUXzI

  2. Leiva A. (26-a de novembro de 2021). 26 de octubre de 2001: George W. Bush firma la ley USA Patriot, o Patriot Act. https://elordenmundial.com/hoy-en-la-historia/26-octubre/26-de-octubre-de-2001-george-w-bush-firma-la-ley-usa-patriot-o-patriot-act/

  3. Rosenzweig, A. (18-a de oktobro de 2017). Ne plu poŝtelefonoj. https://freakspot.net/eo/sen-po%C5%9Dtelefonoj/

  4. Aŭtoroj de Vikipedio (15-a de majo de 2023). List of material published by WikiLeaks. https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_material_published_by_WikiLeaks

  5. BBC News Mundo (26-a de septembro de 2022). Snowden: Putin otorga la nacionalidad rusa al exagente estadounidense. https://www.bbc.com/mundo/noticias-internacional-63039060

  6. Aŭtoroj de Vikipedio (1-a de februaro de 2023). Ola Bini. https://es.wikipedia.org/wiki/Ola_Bini

  7. Rankin, K. (3-a de julio de 2014). NSA: Linux Journal is an "extremist forum" and its readers get flagged for extra surveillance. https://www.linuxjournal.com/content/nsa-linux-journal-extremist-forum-and-its-readers-get-flagged-extra-surveillance

  8. Greene, T. C. (2-a de junio de 2001). Ballmer: 'Linux is a cancer'. https://www.theregister.com/2001/06/02/ballmer_linux_is_a_cancer/

  9. Aŭtoroj de Vikipedio (7 de aprilo de 2023). Microsoft and open source. https://en.wikipedia.org/wiki/Microsoft_and_open_source

  10. Maldonado Ventura, J. (20-a de februaro de 2023). Ĉifrovalutoj, anonimeco, sencentra ekonomio. https://freakspot.net/eo/%C4%89ifrovalutoj-anonimeco-sencentra-ekonomio/